Jutta (Bonna) de Bohemio • Anna de Bohemio, dukino de Aŭstrio • Margareta de Bohemio, dukino de Bavario • Nikolao el Luksemburgo • Venceslao la 1-a, duko de Luksemburgo • Johano Henriko de Luksemburgo vd
Margareta 1335-1349 Katerina 1342-1379 Venceslao 1350-1351 Elizabeto 1358-1373 Venceslao la 4-a 1361-1419 Anna 1366-1394 Sigismondo 1368-1437 Johano, duko de Görlitz 1370-1396 Margareta 1373-1410
Parencoj
John, Duke of Berry • Karlo la 5-a de Francio • Jodoko (Jobst, Joŝt) de Moravio • Alberto la 3-a, duko de Aŭstrio • Otto la 5-a de Bavario • Filipo la 6-a de Francio • Karlo de Valois • Rudolf IV vd
Super lia ĉerko oni unuafoje nomis lin "Patro de la Patrujo" kaj tiel la ĉeĥa nacio estimas lin ĝis nun, kvankam nur laŭ la patrino li estis de la ĉeĥa deveno. La sango, heredita de la heroa patro, Johano de Luksemburgo, pontis en lia persono tiun nacion kun la cetera Eŭropo.
Pri lia vivo estis verkitaj multe, tamen sian unuan biografion aŭtoris li mem, kaj la verketo apartenas al la plej gravaj latinlingvaj literaturaĵoj kreitaj en la mezepoka Ĉeĥio. Li celis instrui siajn sekvontojn sur la trono pri la politiko kaj pri la arto de saĝa regado.
Legante ne forgesu, ke ĝin verkis homo ne nur ege potenca, sed ankaŭ tre pia kaj profunde kredanta, kiu sian surteran vivon opiniis nur preparo por la vivo eterna.
Lia aŭtobiografio komenciĝas fakte en la 3-a ĉapitro, ĉar la unuajn du li dediĉas al piaj meditoj, kiujn li daŭrigas en la ĉapitroj 11-a, 12-a kaj 13-a. Poste iras plu la historia rakontado, sed la ĉapitrojn 15-20 ne verkis Karolo mem. Pri sia naskiĝo li parolas kiel pri naskiĝo de Venceslao, ĉar tiel li estis baptita, kaj nur en Francio li akceptis la nomon Karolo laŭ sia onklo, la reĝo Karolo la 4-a, nomata Karolo la Bela.
Propran biografion de Karolo la 4-a esperantigis Josef Vondroušek.
1331 li transprenis luksemburgan sinjorujon en Lombardio. Lia patro forveturis en la kortegon de la franca reĝo por solvi politikajn problemojn kaj akiri monon por amasigado de soldataro.
septembro de 1339 li forveturis kun la patro por helpi Filipon la 6-an de Francio kaj li ekiris de li kun la patro al papo ĝis Avinjono kaj de tie ĝis Bohemio.
1340 li vizitis ĉe Kazimiro de Pollando kaj poste ĉe Karolo la 1-a Roberto.
la 1-an de aŭgusto de 1340 Karolo forveturis kun soldataro ĝis Tirolo por helpi fraton Johanon Henrikon, kie eksplodis kontraŭluksemburga ribelo gvidita de lia edzino Marketo. Kiam la rezistmovado estis punita, li forveturis Lombardion, kie li konkeris urbojn Penede, Mel, Peutelstein kaj Belvicio.
1344 Karolo forveturis al la patro ĝis Luksemburgo kaj de tie kun la patro ĝis Avinjono al la papo, kun ili traktis pri eventuala ŝanĝo en romia trono.
marto de 1345 revenante el Latvio, la pola reĝo Kazimiro, kiu intertempe kuniĝis kun la imperiestro, provis aresti Karolon, sed Karolo alivestita kiel aĉetisto sukcesis fuĝi.
1345 Johano interkonsentis kun la papo kandidatecon de Karolo sur imperiestran tronon.
la 11-an de julio de 1346 Karolo elektita kiel romia reĝo Karolo la 4-a. Sed tiun ĉi numeron li estis uzanta nur post sia imperiestra kronado. Kiel margrafo moravia li estis subskribanta sin kiel Karolo de Luksemburgo, kiel reĝo ĉeĥa – Karolo la 1-a kaj kiel imperiestro romia – Karolo la 4-a.
la 7-an de septembro de 1347 okazis en Prago kronado de Karolo de Luksemburgo kaj Blanka el Valois kiel ĉeĥaj regantoj. Tio estis la unua kronado de la ĉeĥaj reĝo kaj reĝino, dum kiu oni uzis la novan reĝan kronon.
oktobro de 1347 Karolo amasigis soldataron ĉe Domažlice al decida kunpuŝiĝo kun imperiestro Ludoviko la 4-a. Sed tiu ĉasante urson estis la 14-an de oktobro trafita de apopleksio. Karolo poste komencis rondvojaĝon tra la imperio.
la 8-an de julio de 1348 Karolo avancis Albreĥton Meklenburgan kaj Pomerian je duko ferminte tiel la filon de la mortinta imperiestro Ludoviko inter landoj de Albreĥto kaj Saksion kun Karolo favoriĝintoj.
la 26-an de majo de 1349 Guthero el Swarzburg rezignis pri pretendoj je trono post tio, kiam li estis malvenkita de la soldataro de Karolo. Post nelonge li mortis.
1350 okazis armistico inter Karolo kaj Vitelsbaĥoj, kiuj redonis la t.n. „Sanktaĵojn de la sankta romia imperio“ (korprestaĵoj de sanktuloj kaj kronjuveloj de Karolo la Granda), estintaj ekde la tempoj de Ludoviko la 4-a en iliaj manoj.
la saman jaron staris kontraŭ si la soldataroj de tiuj ĉi ŝtatoj kaj la soldataroj de imperiestro Karolo la 4-a (la batalo finfine ne okazis dank‘ al politika talento de Karolo).
la 10-an de februaro de 1364 estis fermitaj inter Habsburgoj kaj Luksemburganoj heredaj kontraktoj, laŭ kiuj unu dinastio estis surtroniĝonta sur postenon de la alia okaze de formorto de ties viraj idoj.
la 2-an de aprilo de 1368 Karolo ekvojaĝis al Romo, por ke li akompanu papon dum lia translokiĝo el Avinjono.
la 21-an de oktobro de 1368 la imperiestro kaj la papo enveturis en Romon frunte de 40 000 rajdistoj.
la 6-an de junio de 1370 la papo ne rezistis al premo de kardinaloj, al kiu Avinjono taŭgis kiel sidejo pli bone, kaj li forveturis reen ĝis Avinjono. Karolo ne povis malebligi al li tion, ĉar li estis malsana kuŝanta en lito.
la 22-an de junio de 1370 naskiĝo de filo Johano (estonta duko zhoreleca).
decembro de 1377 Karolo vizitis Francion, kie li traktis kun la franca reĝo Karolo el Valois pri estonta divido de Eŭropo. Laŭ fermita interkonsento la imperio de Ludoviko la 1-a el Anjou, hungara kaj pola reĝo estis dividonta inter Bohemio kaj Francio, dum kio luksemburganoj estis akirontaj la polan Reĝlandon kaj Francio Reĝlandon hungaran.
januaro de 1378 revenante el Francio li fermis interkonsenton kun frato Venceslao, nehavanta virajn idojn, pri sekvanteco de ĉeĥaj reĝoj en Luksemburgo.
la 29-an de novembro de 1378 imperiestro Karolo la 4-a de Luksemburgo mortis je pneŭmonio post antaŭa ostrompaĵo de artiko. Super la ĉerko estis donita al li eble la plej rara titolo, kiun li povis dum sia vivo entute atingi: „LA PATRO DE LA PATRUJO“.