La 21-a de novembro estas la 325-a tago de la jaro (la 326-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 40 tagoj restas.
Je la 21-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 235: Antero iĝis papo
- 533: Romia juro de Justiniano la 1-a parte publikiĝis
- 1344: Hradčany (Prago): Johano de Luksemburgio metis angulŝtonon por Katedralo de sankta Vito en Praga burgo
- 1347: Karolo la 4-a fondis en Prago monaĥejon de benediktanoj, kiuj uzis la slavan lingvaron en la kulto - nomata Emaus-monaĥejo
- 1386: Timuraj invadoj de Kartvelio: turk-mongola reganto Timur invadis Tbilisi devigante reĝon de Kartvelio konverti al islamo
- 1620: Velŝipo Mayflower albordiĝis al Masaĉuseco - komenco de angla koloniigo de Nov-Anglio
- 1676: Dana astronomo Ole Rømer prezentis sian malkovron de "lumohezito"
- 1759: Sepjara milito: granda venko de aŭstra armeo super la prusa en la batalo de Maxen
- 1789: Norda Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono
- 1806: Napoleono Bonaparte dekretis Kontinentan Blokadon de Unuiĝinta Reĝlando
- 1831: Liono: unua ribelo de la Kanusoj eksplodis
- 1849: Kontraŭhungara ribelo en Slovakio fiaskis
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en Siedlce estis publike pendumita ribelanto kaj civila estro de Podlaĥia provinco Władysław Rawicz
- 1877: Thomas Edison anoncis inventon de fonografo
- 1894: Unua ĉina-japana milito: japanoj konkeris Luŝun kaj masakris ties loĝantaron
- 1902: En Kolombio finiĝis 1000-taga interna milito, venko de konservuloj, ĉ. 100 000 viktimoj
- 1905: Albert Einstein publikigis artikolon en la revuo "Annalen der Physik", kiu kondukis al ekvacio inter energio kaj maso: E = mc²
- 1910: Preĝejo al Sankta Simono Zeloto kaj Sankta Helena de Konstantinopolo estis konsekrita en Minsko
- Unua Mondmilito
- 1918: Postmilito
- 1919: Latva milito de sendependeco: latva armeo liberigis Jelgavan de Bermontianoj
- 1919: Supera Konsilio de la Konferenco de Parizo proponis al Pollando 25-jaran mandaton, sed sub kontrolo de la Ligo de Nacioj, super t.n. Orienta Galicio (orienta parto de la aŭstra aneksaĵo) - la polaj regopovoj forĵetis la proponon rilatantan al la integra parto de la pola ŝtataneco
- 1920: Ribelo de Sluck komenciĝis — la urba konsilio publikigis deklaracion alvokante kamparanojn batali ene de etnaj limoj por la sendependa Belorusio
- 1920: Irlanda Milito de Sendependeco: "sanga dimanĉo" en Dublino - pro ordono de Michael Collins ekzekuti britajn agentojn, brita helpa kvazaŭmilitistaro Black and Tans masakris dum matĉo ludantojn kaj spektantojn en Croke Park/Páirc an Chrócaigh
- 1920: Dum ukraina-soveta milito soldatoj de la armeo de Ukraina Popola Respubliko estis forpelitaj al Pollando kaj tie internigitaj (20-21-a de novembro) post trapaso de la rivero Zbruĉ
- 1921: Volinio: bolŝevikoj pafmortigis apud la vilaĝo Bazaro 359 kaptitajn ukrainajn soldatojn, partoprenantojn de la Dua Vintra Kampanjo
- 1921: Georgo la 5-a proklamis blazonon de Kanado
- 1931: Premiero de la usona filmo Frankenŝtejno
- 1931: Usona telekomunikada entrepreno AT&T enkondukis unuan en la mondo telekson
- 1934: 17-jara Ella Fitzgerald unuan fojon aperis publike
- 1937: Dua Pola Respubliko: en Vilno kunsidis Pola Militista Organizaĵo, kiun partoprenis 15 000 membroj, speciala gasto estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły
- Dua Mondmilito
- 1939: Germanio, interkonsente kun Slovakio, cedis al ĝi 586 km² (en Spiŝo kaj Oravio) de la okupata pola teritorio
- 1940: Greka Armeo, post ofensivaj operacoj liberigis Leskoviki (Provinco Korçë) kaj Korçë okupante najbarajn montojn
- 1941: En Londono finiĝis konferenco de 9 ŝtatoj, okupataj de Tria Regno, dediĉita al dokumentado de krimoj farataj de germanoj sur la konkeritaj teritorioj; en la greka golfo Navarino (Piloso) pola submarŝipo ORP "Sokół" (Falko) sinkigis italan kontraŭtorpedoŝipon Ascari
- 1942: Orienta Fronto: apud Stalingrado sovetaj trupoj disvolvis agadon por ĉirkaŭigi la malamikon
- 1943: marŝalo Albert Kesselring, komandanto de Armea Grupo "C", iĝis ĉefkomandanto de la germanaj Armitaj fortoj en Italio
- 1944: usona 8-a Aviada Armeo atakis Hamburgon kaj Leuna; Okcidenta Fronto: francaj taĉmentoj liberigis Mulhouse, franca 1-a Armeo liberigis Belfort, direkte al Strasburgo franca 2-a Kirasita Divizio trabatis vojon al malaltebenaĵo de Alzaco, usona 44-a Infanteria Divizio konkeris Sarrebourg; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso komencis atakon al du montoj sude de Faenza (Montefortino)
- 1945: Gvatemalo iĝis membro de Unuiĝintaj Nacioj
- 1946: Premiero de la usona filmo La plej bonaj jaroj de niaj vivoj, kiu rakontas pri tri soldatoj restarigintaj siajn vivojn rekte post la milito
- 1947: Pollando: Reaktivigo de Nacia Parko Białowieża
- 1952: Pollando: Sejmo de Pola Popola Respubliko establis la registaron de Bolesław Bierut
- 1953: Muzeo pri Natura Historio de Londono konfirmis sciencan mistifikon pri homedo el East Sussex
- 1955: CENTO: Turkio, Irano kaj Irako kun partopreno de Pakistano kaj Britio establis Bagdadan Pakton
- 1956: Hungaraj insurekcianoj Imre Nagy kaj liaj kunuloj estis forveturigitaj al vilaĝo Snagov (distrikto Ilfov) en Rumanio; hungara Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto malhelpis formadon de Nacia Laborista Konsilio
- 1962: Israelo: urbo Arad fondiĝis
- 1962: Popola Liberiga Armeo deklaris batalhalton - Ĉin-barata Milito finiĝis
- Dua Vatikana Koncilio:
- 1964: Malfermo de la rekonstruita Erzsébet-ponto en Budapeŝto
- 1964: En Novjorko oni malfermis Ponton Verrazano-Narrows
- 1969: Oni establis unuan mallokan reton ARPANET
- 1970: Portugala guberniestro de Gvineo Bisaŭa komencis operacon Verda Maro
- 1976: Premiero de la usona filmo Rocky, verkita kaj aktorita de Sylvester Stallone
- 1977: Dio defendu Nov-Zelandon iĝis la dua nacia himno de Nov-Zelando, aldone al Dio protektu la Reĝinon, kiu validas de 1840
- 1990: Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo: Pintokunsido de Parizo - subskribo de la Traktato de Parizo post la fino de malvarma milito kaj disiĝo de Eŭropo, 34 eŭropaj kaj nordamerikaj ŝtatoj interkonsentis por demokrata, leĝbazita kaj liberanima paco en Eŭropo
- 1990: En Japanio lanĉiĝis ludkonzolo Super Nintendo
- 1991: Boutros Boutros-Ghali iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Nord-Makedonio: Unua Kongreso de Ligo por Demokratio okazis en Skopjo
- 1995: Oni negocis Interkonsenton de Dayton, finanta internan militon en eksa Jugoslavio
- 1996: Okazis demonstracioj por daŭrigo de funkciado de radio stacio 101 en Zagrebo, Kroatio
- 1997: Pola Popola Respubliko: oni senkulpigis ĉiujn akuzitojn en la unua proceso de 24 motorigitaj milicanoj partoprenantajn masakron de la ministoj el Terkarba Minejo „Wujek” en Katowice (9 personoj estis pafmortigitaj)
- 2002: Viktor Janukoviĉ iĝis ĉefministro de Ukrainio
- 2002: NATO invitis al membreco Bulgarion, Estonion, Latvion, Litovion, Rumanion, Slovakion kaj Slovenion
- 2002: Monda Tago de Filozofio unuafoje celebrata - festata laŭ iniciato de Unesko la trian ĵaŭdon de novembro
- 2004: Oranĝa Revolucio: Viktor Janukoviĉ estis anocita venkinto de prezidenta baloto en Ukrainio - komenco de protestoj pro balotaj neregulaĵoj komenciĝis en Kievo (post 12 tagoj la balotrezultoj estis deklaritaj malvalidaj kaj okazis novaj elektoj)
- 2004: Klubo de Parizo pardonis al Irako 80% de la ekstera ŝuldo (ĉirkaŭ 100 miliardoj USD)
- 2005: Ĉefministro de Israelo fondis politikan partion - Kadima
- 2006: En Francio oni subskribis interkonsenton pri konstruo de nova eksperimenta reaktoro ITER
- 2006: En Nepalo oni subskribis interkonsenton pri fino de la 10-jara enlanda milito
- 2006: Katastrofo: en pola karbo-mino "Halemba" en Ruda Śląska eksplodis metano - 23 ministoj pereis
- 2008: Unuafoje en Interreto aperis unu el la plej danĝeraj komputvirusoj - Conficker
- 2009: Katastrofo: eksplodo de ĉina karbominejo en Hejlongĝjango mortigis 108 ministojn
- 2010: Oficanta prezidento Blaise Compaoré la kvaran fojon gajnis prezidentan balotadon en Burkino
- 2011: Monumento al Ronald Reagan en Varsovio estis inaŭgurita de Lech Wałęsa
- 2013: Eŭromajdano: prezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ prokrastis subskribon de traktato pri eŭropa integrado, kio kaŭzis protestojn
- 2015: Registaro de Belgio altrudis kvartagan sekurecan blokadon en Bruselo surbaze de informoj pri eblaj terorismaj atakoj
- 2017: Robert Mugabe cedis sian postenon kiel longtempa prezidento de Zimbabvo
- 2017: Indonezio: unua de 1964 erupcio de la Monto Agung komenciĝis sur insulo Balio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- dum Parlamenta Asembleo de NATO en Madrido Pedro Sanchez anoncis ke novembre en Toledo ekfunkcios centro por instruado de ukrainaj soldatoj kaj al Ukrainio alvenos policanoj, kiuj helpos enketadon pri militkrimoj faritaj de rusiaj soldatoj; Norvegio transdonos al Ukrainio ĉ. 195 mln da dolaroj por porvintra aĉeto de gaso, kaj Luksemburgo kromajn veturilojn Humvee; Francio anoncis kroman helpon al Moldavio de pli ol 100 mln da eŭroj
Naskiĝoj
- 1643: René Robert Cavelier de La Salle, franca vojaĝisto, esploristo de Nordameriko (m. 1687)
- 1656: Philipp Wilhelm von Boineburg, germana diakono, diplomato kaj politikisto (m. 1717)
- 1694: Voltaire, franca verkisto, historiisto kaj filozofo (m. 1778)
- 1713: Johann Friedrich Böhler, germana pentristo, skulptisto kaj desegnisto (m. 1784)
- 1718: István Hatvani, hungara matematikisto, kuracisto, pastro, astronomo, kemiisto kaj profesoro (m. 1786)
- 1760: Wilhelm Ernst Christian Huschke, germana kuracisto kaj kortega medicinisto (m. 1828)
- 1768: Friedrich Schleiermacher, germana evangelia filozofo, teologo, filologo kaj tradukisto (m. 1834)
- 1787: Samuel Cunard, kanada-brita komercisto kaj ŝipposedanto (m. 1865)
- 1790: Pál Beregszászi Nagy, hungara arkitekto-inĝeniero, profesoro, inspektoro, geodeziisto (m. 865)
- 1804: Wilhelm Waiblinger, germana poeto (m. 1830)
- 1824: Theodor Richter, germana kemiisto, kunmalkovrinto de indio (m. 1898)
- 1851: László Réthy, hungara etnografo kaj numismatikisto (m. 1914)
- 1852: Francisco Tárrega, hispana komponisto kaj gitaristo, edukisto de gitaristoj (m. 1909)
- 1854: Benedikto la 15-a, papo (m. 1922)
- 1867: Vladimiro Ipatiefo, usona militisto kaj kemiisto esplorinta katalizon de hidrokarbonidoj (m. 1952)
- 1870: Alexander Berkman, usona, rusia anarkiisto kaj verkisto (m. 1936)
- 1873: Sergiusz Rudkowski, pola karaima poeto, poligloto, aginta favore al revivigo de la karaima lingvo (m. 1944)
- 1880: Václav Čánský, ĉeĥa esperantisto (m. nekonata)
- 1882: Gioacchino Laurenti, itala instruisto, oficisto ĉe la itala senato, kunlaboranto de "Roma Esperantisto", vicsekretario de Esperanto-klubo en Romo (m. 1955)
- 1884: Lajos Nagy, hungara eklezia verkisto (m. 1949)
- 1887: Joseph Mary Plunkett, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo (m. 1916)
- 1893: Pranciškus Ramanauskas, litova romkatolika helpepiskopo kaj akademiano (m. 1959)
- 1898: René Magritte, belga superrealista pentristo (m. 1967)
- 1900: András Tassy, hungara aktoro (m. 1963)
- 1902: Isaac Bashevis Singer, pola-usona Nobelpremiita verkisto (m. 1991)
- 1904: Coleman Hawkins, usona ĵazmuzikisto, reprezentanto de ĉefstila ĵazo (m. 1969)
- 1914: Henri Laborit, franca biologo kaj filozofo (m. 1995)
- 1916: Győző Csorba, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1995)
- 1924: István Balogh, hungara dizajngrafikisto (m. 2016)
- 1924: Ferenc Taar, hungara teatrestro, dramverkisto (m. 2014)
- 1941: Julio Anguita, hispana politikisto, Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hispanio (m. 2020)
- 1941: László Gergely, rumania hungara pedagogo, redaktoro
- 1945: Ádám Baróthy, rumania hungara skulptisto
- 1945: Goldie Hawn, usona aktorino, reĝisoro kaj filmproduktisto
- 1947: István Várvédő, rumania hungara skulptisto
- 1947: Alcione, brazila kantistino kaj komponistino de sambo
- 1948: Michel Sulaiman, prezidento de Libano
- 1951: Zoltán Nyíri, rumania hungara pentristo
- 1956: Wanda Nowicka, pola parlamentanino kaj feministino
- 1963: Nicollette Sheridan, angla aktorino
- 1965: Björk, islanda kantistino, kantaŭtorino, komponistino, aktorino
- 1966: Zhai Zhigang, ĉina kosmonaŭto, subkolonelo de aviado
- 1968: Melinda Sebestyén, rumania hungara aktorino
- 1977: Tobias Sammet, germana muzikisto, kantisto kaj basgitaristo
- 1978: Lucía Jiménez, hispana aktorino
- 1984: Emil Buzan, rumania hungara grafikisto, pentristo
Mortoj
- 496: Gelasio la 1-a, papo, sanktulo
- 1555: Georgius Agricola, germana kuracisto kaj sciencisto, "patro pri mineralogio" (n. 1494)
- 1579: Thomas Gresham, angla komercisto, fondinto de Reĝa Borso de Londono (n. ĉirkaŭ 1519)
- 1584: Francisco Torres, hispana teologo, tradukisto kaj jezuito (n. 1509)
- 1647: György Jakusics, hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko kaj diplomato (n. 1609)
- 1652: Jan Brożek, pola katolika animzorganto, matematikisto, astronomo, muzikisto, parolisto, kuracisto, adepto de suncentrismo, profesoro kaj rektoro de Krakova Akademio (n. 1585)
- 1695: Henry Purcell, angla komponisto (n. 1659)
- 1811: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo (n. 1777)
- 1830: Jan Śniadecki, pola filozofo, matematikisto, astronomo, geografo, adepto de empiriismo, poeto, teoriulo pri lingvoj kaj literatura kristikisto, aŭtoro de kalendaroj (n. 1756)
- 1830: Karolo Kisfaludy, hungara poeto, dramverkisto kaj pentristo (n. 1788)
- 1844: Ivan Krilov, rusa poeto, dramisto, fabelisto, enestanta en esperantlingva Serio Oriento-Okcidento (n. 1769)
- 1845: Carl Christian Friedrich Glenck, germana entreprenisto (n. 1779)
- 1870: Karel Jaromír Erben, ĉeĥa poeto kaj historiisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1811)
- 1874: Mariano Fortuny, hispana pentristo el Katalunio, inspirita de orientalismo (n. 1838)
- 1909: Peder Severin Krøyer, dana pentristo (n. 1851)
- 1916: Francisko Jozefo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio-Hungario (n. 1830)
- 1922: Ricardo Flores Magón, meksika ĵurnalisto kaj anarkiisto, partoprenanto de Meksika Revolucio (n. 1874)
- 1932: Theodor von Grienberger, aŭstra filologo (n. 1855)
- 1942: Leopold von Berchtold, aŭstria diplomato (m. 1863)
- 1942: Einar Lönnberg, sveda zoologo kaj medikonservadisto (n. 1865)
- 1944: Joseph Caillaux, ĉefministro de Francio (n. 1863)
- 1948: Béla Miklós Dálnoki, hungara nobelo kaj oficiro, prezidanto de Provizora Nacia Kabineto, ĉefministro (n. 1890)
- 1954: Hermann E. Sieger, germana filatelisto kaj entreprenisto (n. 1902)
- 1962: Władysław Pobóg-Malinowski, pola leŭtenanto, historiisto kaj verkisto (n. 1899)
- 1962: Abdus Salam, pakistana Nobelpremiita teoria fizikisto okupiĝanta pri elektromagnetismo kaj malforta nuklea forto (n. 1926)
- 1970: Chandrasekhara Venkata Raman, barata Nobelpremiita fizikisto (n. 1888)
- 1971: Jan Filip, ĉeĥa sacerdoto, doktoro de teologio, profesoro, poligloto, verkisto, tradukisto kaj Esperanto-vortaristo, konata de Kantareto – ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj (n. 1911)
- 1989: Zoltán Szepsy, rumania hungara apotekisto, lokhistoriisto (n. 1910)
- 1992: Kaysone Phomvihane, ĉefministro kaj prezidento de Laoso (n. 1920)
- 2000: Emil Zátopek, ĉeĥa atleto, plurfoja mondrekordulo dum Olimpiaj Ludoj en longdistanca kuro (n. 1922)
- 2003: Michel van Esbroeck, belga jezuito, orientalisto, spertulo pri hagiografio (n. 1934)
- 2006: Hassan Gouled Aptidon, ĉefministro kaj prezidento de Ĝibutio (n. 1916)
- 2006: Pierre Gemayel, libana parlamentano, murdita (n. 1972)
- 2007: Fernando Fernán Gómez, hispana verkisto, aktoro, reĝisoro (n. 1921)
- 2010: Sándor Dali, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1930)
- 2010: Katalin Metz, hungara ĵurnalistino, kritikistino (n. 1938)
- 2011: Anne McCaffrey, usona verkistino de sciencfikcio, unua virino ricevinta premion Hugo (n. 1926)
- 2013: Bernard Parmegiani, franca komponisto de elektroakustika muziko (n. 1927)
- 2019: Gugu Liberato, brazila televida prezentisto, aktoro kaj kantisto (n. 1959)
- 2022: Kálmán Mészöly, hungara futbalisto (defendisto), trejnisto, tornisto (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 21-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):