Lezga | ||
лезги чІал | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Samur | ||
Parolata en | Rusio, ankaŭ Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio | |
Regiono | Suda Dagestano, okcidenta bordo de Kaspio, centra Kaŭkazio | |
Parolantoj | proksimume 450 000 | |
Skribo | cirila alfabeto | |
Prononco | ||
Lingvistika klasifiko | ||
Nordorienta kaŭkaza | ||
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | lez | |
ISO 639-3 | lez | |
Glottolog | lezg1247 | |
Angla nomo | Lezgian | |
Franca nomo | lezghien | |
Vikipedio | ||
Lezga lingvo estas lingvo parolata de la lezgoj nun en suda Dagestano (respubliko de Rusio) kaj en norda Azerbajĝano.
La lezga apartenas al la grupo de lezgaj lingvoj de la nordorienta kaŭkaza (dagestana) lingva familio.
А а | Б б | В в | Г г | Гъ гъ | Гь гь | Д д | Е е |
Ё ё | Ж ж | З з | И и | Й й | К к | Къ къ | Кь кь |
КӀ кӀ | Л л | М м | Н н | О о | П п | ПӀ пӀ | Р р |
С с | Т т | ТӀ тӀ | У у | Уь уь | Ф ф | Х х | Хъ хъ |
Хь хь | Ц ц | ЦӀ цӀ | Ч ч | ЧӀ чӀ | Ш ш | Щ щ | Ъ ъ |
Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
En 1996, la lezga estis parolata de proksimume 257 000 homoj en Rusio, ĉefe en suda Dagestano, kaj ankaŭ de 171 400 homoj en Azerbajĝano. La lezga estas ankaŭ parolata en Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio. La tuteca kvanto de parolantoj estas proksimume 451 000.
La lezga ne estas oficiala lingvo, sed estas unu el ses literaturaj lingvoj de Dagestano.
Estas dek lingvoj en la lezga lingva familio, nome: agula, tabasara, rutula, lezga, caĥura, buduĥa, kryza, ĥinaluga, udi kaj arĉi.
La Qusar-Quba dialekto parolata en Azerbajĝano diferenciĝas konsiderinde de la norma lingvo.
La lezga estas nekutima por nordorientaj kaŭkazaj lingvoj en tio ke ĝi ne havas substantivajn klasojn. Literatura lezga gramatiko havas 18 substantivajn kazojn, el kiuj 12 estas ankoraŭ uzataj en parola konversacio.
|