Mandalo | |
---|---|
simbolo • religia koncepto | |
Informoj | |
Originala nomo | मण्डल |
Mandalo (el la sanskrita lingvo: मण्डल / maṇḍala) signifas "cirklon" kaj estas nomo por ellaborita desegno kun rondforma aŭ kvadrata aĵo ĉe la centro. Tiuj desegnaĵoj estis tradicie uzita religie kaj festokaze.
En multaj kulturoj, ĉefe budhismaj kaj hinduismaj, mandaloj estis kaj estas uzitaj kiel simboloj dum religiaj ritoj. Laŭ opinio de Carl Gustav Jung ili bildigas arketipon.
Per budhismo, mandaloj estis disvastigitaj de Hindio kaj Tibeto en la tutan Orientan Azion. La sablaj mandaloj estas artverkoj kunlaborataj kiuj estas tipaj al la tibeta arto.
En Ĉinio aŭ Japanio mandaloj prezentas ofte ideogramojn anstataŭ bildojn.