Mitro

Sankta Zeno de Verono kun mitro.

La mitro, el la greka μίτρα, estas religia ĉapelo kaj parto de la tradicia, ceremonia vestaro de episkopoj kaj certaj pastroj de la latina eklezio. Ĝi ankaŭ estas populara simbolo de la papo.

Ĝin cetere surhavas kelkaj anglikanaj ekleziuloj aŭ membroj de pluraj ortodoksaj Eklezioj.

Ankaŭ Sankta Nikolao surhavas mitron.