Papuo-Nov-Gvineo, oficiale la Sendependa Ŝtato de Papuo-Nov-Gvineo (angle: Independent State of Papua New Guinea, tokpisine: Independen Stet bilong Papua Niugini) estas ŝtato en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ĝi okupas la orientan duonon de la insulo Nov-Gvineo kaj plurajn apudajn insulojn. Ĝi havas landlimon kun Indonezio. Ĝia ĉefurbo estas Port-Moresbo.
Papuo-Nov-Gvineo estas administre subdividata en 19 provincoj kaj la Nacia Ĉefurba Distrikto de Papuo-Nov-Gvineo, kiuj samtempe estas arigataj en kvar regionoj:
Momase estas akronimo kiu kombinas la unuajn du literojn de Morobe, Madang, kaj Sepik.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Papuo-Nov-Gvineo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Papuo-Nov-Gvineo.
Papuo-Nov-Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Papuo-Nov-Gvineo estas la plej lingve diversa lando en la mondo, kun pli ol 800 lingvoj.
Ĝi havas tri oficialajn lingvojn: la anglan, la hirimotuan (piĝinon bazitan sur la motua lingvo) kaj la tokpisinan, angla-bazitan kreolon, kiu estas la lingvafrankao en la lando.
Faŭno : Novgvinea tigrardeo
Mathias Kauage. Aliaj konataj artistoj estas Timothy Akis (desegnaĵoj), Avavo Kava (hohao), Marie Taita Aihi (teksaĵoj), Ruki Fame (feraj skulptaĵoj).
|