La Antikvromia arkitekturo adoptis multajn diferencajn aspektojn disde la Antikv-greka arkitekturo, kreante novan arkitekturan stilon. La romianoj multe ŝuldis al siaj etruskaj najbaroj kaj prauloj kiuj havigis al ili riĉon de esenca kono por futuraj arkitekturaj solvoj, kiaj por hidraŭliko en la konstruo de arkoj. La romianoj absorbis la influon de la Greka Arkitekturo kaj rekte (ekz. Magna Graecia) kaj nerekte (ekz. etruska arkitekturo estis mem influita de la grekoj), influon kiu estas evidenta laŭ multaj vojoj; ekzemple, en la enkonduko kaj uzado de triclinium en romiaj vilaoj kiel manĝoloko. La romianoj estis konataj ankaŭ pro sia uzado de grekaj metiistoj kaj inĝenieroj por konstrui romiajn konstruaĵojn. La romia arkitekturo floris tra la Imperio dum la epoko de la Pax Romana.
La romia arkitekturo kovras la periodon el establado de la Romia Respubliko en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina Antikveco aŭ Bizanca arkitekturo. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en Okcidenta Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1000 nome Romaniko respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.
La vivo en antikva Romio disvolviĝis ĉirkaŭ la urbo Romo, nome je ties famaj sep montetoj, kaj je ties monumenta arkitekturo kiel ĉe la Koloseo, la Trajana Forumo, kaj la Panteono. La urbo havis ankaŭ kelkajn teatrojn, gimnastikejojn, kaj multajn tavernojn, termojn, kaj bordelojn. Tra la tuta teritorio sub kontrolo de la antikva Romo, loĝeja arkitekturo gamis el tre malriĉaj domoj al kamparaj vilaoj, kaj en la ĉefurbo Romo, estis imperiaj rezidejoj en la eleganta Palatina Monteto, el kiu derivas la vorto palaco. La ampleksa majoritato de la loĝantaro loĝis en la urbocentro, amaigita en insulae (apartamentaj blokoj).
Arko estis uzata delonge en la Antikva Romo. La arko estis uzata en helpaj konstruaĵoj, subteraj kaj drenaj strukturoj; estis la romianoj kiuj launuaj uzis ilin en monumentaj konstruaĵoj, kvankam oni kredis ke la romiaj arkitektoj lernis ties uzadon el la etruskoj. La nomita romia arko estas de duoncirkla formo kaj konstruita el nepara nombro de doveloj, por ke estu unu centra dovelo aŭ ŝlosoŝtono. La romianoj uzis tiun tipon de arko en multaj de ties postaj tradiciaj strukturoj, kiel akveduktoj, palacoj kaj amfiteatroj. Tiu duoncirkla arko romia estis konsiderita de la arkitektoj (ĝia la alveno de la 18-a jarcento) kiel la plej stabila el ĉiuj arkoj. Unu ekzemplo de empiria konstruado, estis la populara "regulo de la triono" laŭ kiu en la duoncirklaj arkoj sufiĉis dimensiigi strebon kun la dikeco de unu triono de ties truo (aperturo).
Romiaj temploj estis inter la plej gravaj konstruaĵoj en romia kulturo, kaj kelkaj el la plej riĉaj konstruaĵoj en romia arkitekturo, kvankam nur kelkaj pluvivas en iu speco de kompleta ŝtato. Ilia konstruo kaj prizorgado estis grava parto de antikva romia religio, kaj ĉiuj urboj de iu graveco havis almenaŭ unu ĉefan templon, same kiel pli malgrandajn sanktejojn. La ĉefĉambro (cella) enhavis la kultatan bildon de la dio al kiu la templo estis dediĉita, kaj ofte malgrandan altaron por incenso aŭ verŝoferoj. Malantaŭ la cella estis ĉambro aŭ ĉambroj uzitaj de templanoj por stokado de ekipaĵo kaj proponoj. La ordinara devotulo malofte eniris en la cella, kaj la plej multaj publikaj ceremonioj estis faritaj ekstere, sur la enirhalo, kun homamaso kolektita en la templa areo. Ĉefa arkitektura ornamo estas la kolonoj kaj frontono.
Kupolo (el la latina cupula „malgranda tino“, „kurbkovrita konstruaĵo, ĉambro“, estas arkitektura elemento kiu similas la kavan supran parton duonon de sfero. La preciza difino estis demando pri konflikto. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de formoj kaj specialecaj esprimoj priskribi ilin. Kupolo povas ripozi sur rotondo aŭ tamburo, kaj povas esti apogita per kolonoj aŭ pilastroj kiuj transiras al la kupolo tra murangulaj diagonaltraboj aŭ pendentivoj. lanterno povas kovri la okulon kaj povas havi alian kupolon.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la ĉefajn mirindaĵojn de Romo: