La transmaraj departementoj, regionoj kaj kolektivoj de Francio, kiujn oni ofte mallonge nomas DROM-COM (pli frue DOM-TOM, france départements d'outre-mer et territoires d'outre-mer), estas ĉiuj teritorioj ekster Eŭropo, kiuj administriĝas kaj regiĝas de la registaro de Francio kun sia sidejo en Parizo. Ĉiu el tiuj teritorioj kaj kolektivoj estas eksaj kolonioj. La enloĝataj de la DROM-COM sume reprezentas proksimume 2,8 milionojn da homoj (2019). Ĉi tiuj teritorioj situas en Ameriko, Oceanio, en la Hinda Oceano kaj Antarkto kaj estas submetitaj al administraj kaj jurisdikciaj sistemoj tre malsamaj.
La teritorioj divideblas al la sekvaj kategorioj:
La francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (france Départements et Régions d'Outre-Mer aŭ DROM) havas la saman statuson kiel la departementoj kaj regionoj de Francio en Eŭropo. La civitanoj estas francoj, voĉdonas por la prezidanto de Francio kaj havas plenajn rajtojn pri ĉiuj sociaj pagoj de la ŝtato. La oficiala valuto estas la Eŭro. Artikolo 73 de la konstitucio de Francio difinas tiun samrangecon inter eŭropaj kaj neeŭropaj departementoj kaj regionoj de Francio.
Temas pri:
La francaj transmaraj kolektivoj, (france Collectivités d'Outre-Mer aŭ COM) havas inter si parte tre diversajn kaj diverĝajn statusojn. Ĝenerale tamen estas aŭtonomaj. Leĝoj de Francio do en tiuj teritorioj ne aŭtomate validas, nur post klara loka decido. Tamen la kolektivoj estas dependaj de Francio precipe rilate al la ekstera kaj defenda politikoj.
Temas pri: