Usona variaĵo de la angla lingvo

Amerika angla (American English, mallonge AEAmE) resp. Usona variaĵo de la angla lingvo estas la formo de la angla lingvo, kiu estas parolata en Usono. Kune kun la Kanada angla lingvo ĝi formas la grupigon de la nordamerikaj anglaj dialektoj. Amerika angla estas la angla de la angle parolanta majoritato de preskaŭ 300 milionoj de denaskuloj.

Diferenco al la brita angla

Amerika angla diferencas de brita angla lingvo ĉefe en la prononco kaj en la vortotrezoro, en kelkaj kazoj ankaŭ en la gramatiko, la ortografio kaj la interpunkcio. Tio tamen ne malhelpas, tiel longe ne estas forta dialekto, la reciprokan komprenon.

Ortografio

Ekde la ortografia reformo de Noah Webster en 1806 multaj vortoj, kiuj en brita ortografio finiĝas per -re, en Usono estas skribataj per -er, ekz. centre/center, meagre/meager ktp. La brita -our respondas al la amerika -or en vortoj kiel colour/color kaj favour/favor. En kelkaj vortoj la brita -ce respondas al la amerika -se, ekz. licence/license kaj defence/defense, sed kie usonanoj practice uzas kaj por la substantivo kaj por la verbo , britoj skribas practice por la substantivo kaj practise por la verbo. La verba sufikso -ize (ekz. organize, colonize) povas esti skribata en la brita, sed ne en la amerika, ankaŭ -ise. Kelkfoje la amerika preferas pli mallongajn kaj simpligitajn skribmanierojn, kiel ekz. plow por la brita plough, program por la brita programme, catalog por la brita catalogue kaj dialog por la brita dialogue. Ĉi tiuj kazoj estiĝis per tio, ke interalie Noah Webster provis „ĝermanigi“ la anglan lingvon denove, do li volis redukti la francan influon.

Vortotrezoro

Kelkaj vortoj de la brita angla tute ne ekzistas en la amerika vortotrezoro aŭ havas alian signifon, kiel ekzemple la lifto, kiu en Usono nomiĝas elevator, sed en Unuiĝinta Reĝlando male lift. Pliaj ekzemploj por tipe amerikaj terminoj estas interalie candy, truck kaj cookie, je kies loko Britoj prefere uzas sweets, lorrybiscuit. Grandaj diferencoj estas pro sia plia alta dinamiko inter brita kaj amerika slangoj.

Uzado kaj disvastiĝo

La signifo kaj la uzado de la amerika angla kreskas en la nuntempo ĉiam pli, kio rezultas el la pli granda mondvasta disvastiĝo de la lingvo per amerikaj televidaj sendostacioj, amerikaj televidaj serioj kaj kinofilmoj.

Nelaste per la interreto alvenas ĉi tiuj vortoj ĉiam pli en la loĝantaro, ankaŭ en ŝtatoj kiel Hindio kaj Pakistano, kiuj estis iamaj britaj kolonioj.

La evoluo de la amerika angla estas ofte rigardata, simile kiel la estiĝo de la francaitala, kiuj evoluis el la Latina, kiel pluevoluigo de la lingvo de la devenlando. Efektive la diferencoj inter la du normaj variaĵoj, la brita angla kaj la amerika angla, estas relative malgrandaj. Ekzistas la tendenco al konverĝo de la du normaj variaĵoj de la angla, simile al la lokaj dialektoj de la germana.

Prononco de la amerika angla

La plej multaj variaĵoj de la amerika angla montras kiel la skota, irlanda kaj kanada angla rotikan akĉenton, kontraŭe al la akĉentoj de Anglio, Kimrio, Aŭstralio, Novzelando kaj Sud-Afriko, kiuj estas nerotikaj. Kelkaj regionaj akĉentoj de la Amerika estas tamen nerotikaj, kiel ekz. la akĉentoj de Nov-Anglio, Novjorko kaj partoj de la sudaj ŝtatoj de Usono. Unu el la plej frapaj trajtoj estas la tiel nomata Flapping: en la amerika angla, kie t inter du vokaloj estas prononcata kiel , ekz. en pretty .

La sekvaj priskriboj rilatas al la kiel General American nomitaj variaĵoj de la amerika angla, kiuj kutime estas traktataj kiel pendanto al la brita Received Pronunciation.

Konsonantoj

Plozivoj

IPA-transskribo speco Ekzemploj
senvoĉa bilabiala plozivo pin happy tip
senvoĉa alveolara plozivo tin melted pit
senvoĉa velara plozivo kin bacon pick
voĉa bilabiala plozivo boy rabbit rib
voĉa alveolara plozivo dog spider rid
voĉa velara plozivo girl tiger rig

Afrikatoj

IPA-transskribo speco ekzemploj
senvoĉa palatoalveolara afrikato child nature teach
voĉa palatoalveolara afrikato joy soldier bridge

Frikativoj

IPA-transskribo speco ekzemploj
senvoĉa labiodentala frikativo fit gopher rough
senvoĉa dentala frikativo thin ether mouth
senvoĉa alveolara frikativo sit tassel kiss
senvoĉa palatoalveolara frikativo ship issue rash
voĉa labiodentala frikativo van gavel have
voĉa dentala frikativo these either bathe
voĉa alveolara frikativo zip hazel was
voĉa palatoalveolara frikativo genre azure beige beʒ]
senvoĉa glotala frikativo hit ahead

Nazaloj

IPA-transskribo speco ekzemploj
bilabiala nazalo medium hammer
alveolara nazalo nation funny
velara nazalo singer finger think
    • povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. button .

Aproksimantoj

IPA-transskribo speco ekzemploj
alveolara lateralo legal silly
alveolara frapeto atom better
alveolara centra aproksimanto run merry
palatala duonvokalo yet beyond few
labiovelara duonvokalo win swim away
    • povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. pickle .
    • ekzistas kiel varianto de antaŭ neakcentata vokalo.
    • estas skribata kiel silaba kerno plej ofte kaj , vidu R-kolorajn vokalojn malsupre.
    • Ĉe minoritato de amerikaj parolantoj estas prononcata wh- ankoraŭ kiel , ekz. white . Esceptoj estas vortoj kiel who kaj whole . Alie wh- estas prononcata, kiel ankaŭ en la brita angla, kiel , tiel ke whine kaj wine estas prononcataj idente kiel .

Vokaloj

Nestreĉitaj

En akcentataj unusilabaj vortoj devas stari nestreĉitaj vokaloj antaŭ konsonanto, ekz. bit , cap . * aŭ * ne estas eblaj vortoj de la amerika angla.

IPA-transskribo speco ekzemploj
alta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (akcentata aŭ neakcentata) bit busy women panic swimming
meza antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) bet said any
mezmalalta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) bat man drank
alta malantaŭa rondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) put book woman
meza centra nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam neakcentata) idea several Christmas
meza centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) but cover enough
malalta centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) pot father calm
    • En vortoj kiel bath, ask, half ktp. la amerika angla havas nestreĉitan , kie la brita angla havas streĉitan :
    • povas stari en malmultaj akcentataj unusilabaj vortoj ankaŭ sen sekva konsonanto, ekz. spa , bra

Streĉitaj vokaloj kaj diftongoj

IPA-transskribo speco ekzemploj
alta antaŭa nerondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) beat people city
meza antaŭa nerondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata) bait break
malalta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata) bought broad talk
meza malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) boat sew shadow
alta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) boot beauty Hindu venue
de malalta antaŭa al mezalta antaŭa pozicio glitanta nerondigita diftongo (akcentata kaj neakcentata) bite idea
de malalta antaŭ nerondigita al mezalta malantaŭa rondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata) pout plow
de mezmalalta malantaŭa rondigita al mezalta antaŭa nerondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata) point boy boil
    • estas ofte diftonge prononcata , aparte en malfermaj silaboj: day
    • Pri : Normale respondas al la brita la amerika angla , kiel ekz. en lot , John ktp. Sed en kelkaj vortoj kiel cloth, lost, off, gone, dog, long, chocolate ktp. la amerika angla havas streĉitan , kie la brita angla havas nestreĉitan : . Ĉe multaj vortoj regas malunueco inter amerikaj parolantoj, ekz. la vorto on estas prononcata en la nordo (Nov-Jorkio, Konektikuto, Nov-Ĵerzejo) , en la sudo (Virginio, Norda kaj Suda Karolino) kontraŭe .
    • Ĉirkaŭ 40 % de amerikaj parolantoj ne konas distingon inter kaj . Ĉe ili ambaŭ paroj kiel cot/caught, Don/Dawn estas idente prononcataj: depende de la regiono aŭ kiel aŭ kiel .
    • estas prononcata ofte diftonge , aparte en malfermaj silaboj: dough .
    • pri : en la amerika angla ne ekzistas ofte inter kaj : tune , duty , new .

R-koloraj vokaloj

IPA-transskribo speco ekzemploj
akcentata silaba kontraŭo al bird hurry furry
neakcentata silaba kontraŭo al better further perverse
komenco inter kaj , fino kiel , sed ĉio unusilabe beard spirit
komenco kiel , fino kiel , sed ĉio unusilabe scarce very
komenco kiel , fino kiel , sed ĉio unusilabe bard starry tomorrow
komenco inter kaj , fino kiel , sed ĉio unusilabe board horse forest
komenco inter kaj , fino kiel , sed ĉio unusilabe poor tourist
komenco kiel , fino kiel fire higher oder
komenco kiel , fino kiel sour power oder
    • ne estu miksata kun dusilaba (ekz. freer ).
    • La en la brita kaj regione en la amerika angla disvastiĝinta distingo de Mary, merry kaj marry ne estas en la norma amerika angla: Ĉiuj tri estas same prononcataj kiel .
    • ne estas miksata kun dusilaba (ekz. player ).
    • ne estas miksata kun dusilaba (z. B. rower ).
    • ne estas miksata kun dusilaba (z. B. truer ).
    • Ĉe multaj usonanoj fariĝas , aparte post palataj sonoj: sure , fury , Europe .
    • Estas neklare, ĉu la grupoj / kaj / estas traktataj kiel unu- aŭ dusilabaj.

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2014-02-13.

Literaturo

  • John Algeo: The Cambridge History of the English Language VI: English in North America. Cambridge University Press, Cambridge 2001. ISBN 0-521-26479-0.
  • John Algeo: British or American English?: A Handbook of Word and Grammar Patterns. Cambridge University Press, Cambridge 2006. ISBN 978-0-521-37993-9.
  • Julie S. Amberg, Deborah J. Vause: American English: History, Structure, and Usage. Cambridge University Press, Cambridge 2009. ISBN 978-0-521-61788-8.
  • Richard W. Bailey: Speaking American: A History of English in the United States. Oxford University Press, 2012. ISBN 978-0-195-17934-7.
  • Edward Finegan, John R. Rickford: Language in the USA: Themes for the Twenty-first Century. Cambridge University Press, Cambridge 2004. ISBN 978-0-521-77747-6.
  • Timothy C. Frazer: Heartland English: Variation and Transition in the American Midwest. University Alabama Press 2005. ISBN 0-8173-5244-9.
  • William Labov, Sharon Ash, Charles Boberg: The Atlas of North American English: Phonetics, Phonology and Sound Change. Mouton de Gruyter, 2005. ISBN 978-3-11-016746-7.
  • Thomas E. Murray, Beth Lee Simon: Language Variation and Change in the American Midland: A New Look at 'Heartland' English. John Benjamins Publ. Co., 2006. ISBN 978-90-272-4896-1.
  • Günter Rohdenburg, Julia Schlüter: One Language, Two Grammars?: Differences between British and American English. Cambridge University Press, Cambridge 2010. ISBN 0-521-18396-0.
  • Walt Wolfram, Ben Ward: American Voices – How Dialects Differ from Coast to Coast. Wiley-Blackwell 2005. ISBN 978-1-4051-2109-5.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj