La 7-a de novembro estas la 311-a tago de la jaro (la 312-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 54 tagoj restas.
Je la 7-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 335: Atanazio laŭ la ordono de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio estis forpelita de Konstantinopolo kaj iris al Treviro
- 680: Tria koncilio de Konstantinopolo komencita por solvi teleologiajn disputojn pri monotelitismo kaj monoenergismo (kadre de kristologia disputo)
- 921: Regantoj de la orienta kaj okcidenta reĝlando de frankoj Henriko la 1-a, la Birdisto kaj Karlo la 3-a agnoskis memstarecon de siaj reĝlandoj
- 1455: Post 24 jaroj ekde ŝtiparumo en la katedralo al Dipatrino de Parizo, komenciĝis rehabilita proceso de Johana de Arko
- 1491: Bratislavo: reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a devigis reĝon de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislaon la 2-an Jogajlido al subskribo de pakto, laŭ kiu Habsburgoj transprenos Ĉeĥion kaj Hungarion kaze de lia senida morto
- 1575: Reganto de Transilvanio Stefan Batory iĝis reĝo de Pollando
- 1602: Papo Klemento la 8-a eldonis enkanonigan buleon de Sankta Kazimiro, patrono de Pollando kaj Litovio
- 1612: Dua pola-rusa milito: post rusa konkero de Kitaj-gorod kaj manko de nutraĵo gvidanto de polaj konkerintoj de Kremlo kolonelo Mikołaj Struś kapitulacis
- 1619: Kroniĝo de Elizabeto Stuart, la edzino de reĝo de Ĉeĥio Frederiko la 5-a
- 1631: Pasado de Merkuro - unua observado de la transito de Merkuro, antaŭvidita de Johannes Kepler, farita de kvar homoj inkluzive de Pierre Gassendi
- 1659: Traktato de Pireneoj: Hispanio cedis nederlandajn posedaĵojn al Francio - fino de 24-jara ŝtatlima batalado, ligita kun la Tridekjara milito
- 1665: La plej malnova brita "London Gazette" aperis, komence kiel "Oxford Gazette", kaj estas ĝis nun seninterrompe publikigata
- 1811: Usona trupo gvidata de William H. Harrison venkis fortojn de la kreskanta konfederacio de Shawnee, gvidataj de Tecumseh en batalo en Indiano
- 1816: Rusia imperiestro kaj pola reĝo Aleksandro la 1-a fondis la Reĝan Universitaton de Varsovio
- 1835: Unua registaro de la Respubliko Teksaso kreiĝis
- 1848: Zachary Taylor iĝis prezidento de Usono
- 1852: Napoleono la 3-a iĝis imperiestro de Francio
- 1869: Biciklado: voja bicikla konkurso komenciĝis de Parizo ĝis Rueno - venkis brito James Moore
- 1885: Serba-Bulgara-Milito: bulgaraj trupoj venkis serban armeon en Batalo de Slivnica, kiu malfermis la vojon al bulgaroj por ataki Pirot en Serbio
- 1885: Kanad-Pacifika Fervojo fondiĝis
- 1893: En Koloradio virinoj akiris balotrajtojn
- 1902: Silicia Valo: urbo Mountain View fondiĝis
- 1906: Pollando: Puławy akiris urborajton
- 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidojn Ekardo kaj Belo
- 1911: Maria Skłodowska-Curie estis anoncita Nobel-premiito pro malkovro de kemiaj elementoj radiumo kaj polonio - tiel ŝi iĝis la sola virino dufoje premiita per Nobel-premio kaj unu el du homoj, kiuj ricevis ĝin dufoje en malsamfakaj kampoj
- Unua Mondmilito
- 1919: En Zaslavo Ukraina Popola Respubliko kaj Dua Pola Respubliko subskribis protokolon pri demarkacia linio inter pola kaj ukraina armeoj
- 1922: Pastro August Hlond estis nomumita de papo Pio la 11-a apostola administranto en Katowice, en la parto de Vroclava diocezo atribuita al Pollando rezulte de plebiscito
- 1929: Malfermo de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko sur Manhatano
- 1931: Ĉina Soveta Respubliko estis fondita de Mao Zedong dum la Ĉina enlanda milito - efemera ŝtato de ĉinaj komunistoj ekzistanta praktike ĝis oktobro 1934, kiam komenciĝis Longa Marŝado
- 1933: Fiorello H. La Guardia unuafoje venkis por posteno de la urbestro de Novjorko, markante komencon de dekunujara mandato en regado de la plej granda urbo de Usono
- 1938: Herschel Grynszpan venĝe pri "Polenaktion" (dum kelkaj tagoj oni deportis de Germanio al Pollando ĉirkaŭ 17 mil judojn) pafmortigis en Parizo germanan diplomaton - la evento iĝis preteksto al kristala nokto
- 1940: Usono: pendoponto en Tacoma kolapsis — la akcidento influis konstruadon de pontoj laŭ rezisto al vento kaj vibrado
- Dua Mondmilito
- 1945: En Tripolo, kontrolata de Aliancanoj, 130-140 judoj pereis - lige al Balfour-deklaro - en araba pogromo (ekde la 5-a de novembro), kio kaŭzis postan elmigron de judoj al Israelo kaj Italio
- 1949: Petrolo estis malkovrita en Kaspio ĉe la marbordo de Azerbajĝano, kondukante al konstruado de Neft Daşları, unua eksterlanda marborda naftoplatformo
- 1950: Trijara Ĝanendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1950: Stalinismo: Árpád-ponto en Budapeŝto inaŭgurita sub la nomo de Stalin-ponto, Placo Oktogon estis alinomita kiel Placo de la 7-a de novembro, Elizabeto kaj Teréz-Bulvardoj renomiĝas kiel Lenin-Bulvardoj
- 1951: Usona kantisto kaj aktoro Frank Sinatra edziĝis al Ava Gardner
- 1952: Pollando: aŭtoritatoj decidis forigi el diocezo Katowice tri episkopojn
- 1954: Akva rezervujo Slapy: 11-a etapo de la Vultava Kaskado estis finita
- Hungara insurekcio de 1956:
- 1957: Persona aŭtomobilo Trabant forlasis muntoĉenon en Zwickau
- 1959: Bulgara nacia televido ekfunkciis - unua televida kanalo en Bulgario, konata hodiaŭ kiel BNT 1
- 1961: Stalingrado alinomiĝis al Volgogrado
- 1968: Flago de la Turkoj kaj Kajkoj adoptiĝis
- 1968: Litova SSR (Sovetunio): arkitekturo de Vilna loĝkvartalo Žirmūnai estis agnoskita kiel la plej bona en Sovetunio — ĝiaj kreintoj ricevis ŝtatan premion
- 1968: Premiero de la filmo Lalka de la pola reĝisoro Wojciech Jerzy Has, laŭ la romano de Bolesław Prus
- 1972: Richard Nixon gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1981: Unu monaton antaŭ milita stato en Pollando fuĝis al Usono ene de ligna kesto kolonelo Ryszard Kukliński, malkovrinto de agresaj planoj de Ruĝa Armeo kontraŭ Okcidenta Eŭropo (kaj Pollando)
- 1982: Turkio akiris sian konstitucion
- 1987: En Tunizio ĉefministro Zine El Abidine Ben Ali faligis prezidenton Habib Burgiba
- 1990: Alassane Ouattara iĝis ĉefministro de Ebur-Bordo
- 1990: Dum parado sur la Ruĝa Placo okazis atenco kontraŭ prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov
- 1990: Belorusa SSR (Sovetunio): kontraŭkomunisma manifestacio kaj amaskunveno apud la Registara Domo en Minsko (sidejo de parlamentejo)
- 2000: Voĉdonado: George W. Bush gajnis prezidentan balotadon en Usono, kaj Hillary Clinton elektiĝis usona senatano
- 2000: Hispanio: duondezerto de Bardenas Reales en la norda aŭtonoma komunumo Navaro ricevis la statuson de biosfera rezervejo de Unesko
- 2001: Belga flugkompanio Sabena anoncis bankroton
- 2005: Ĉefurbo de Birmo translokiĝis de Jangono al Naypyidaw
- 2005: Tumultoj en Francio, kaŭzitaj de elmigrintoj de Nord-Afriko, intensiĝis - unu persono pereis, 1400 aŭtomobiloj bruliĝis
- 2007: Finnlando: 9 personoj pereis (en tio kaŭzinto, kiu sin mortigis) kaj 10 estis vunditaj rezulte de pripafado en mezlernejo en la urbo Tuusula
- 2007: Prezidento Miĥeil Saakaŝvili enkondukis krizostaton en Kartvelio
- 2008: Borut Pahor iĝis ĉefministro de Slovenio
- 2010: Templo Sankta Familio en Barcelono iĝis malgranda baziliko pro konsekro fare de la papo Benedikto la 16-a
- 2012: Pollando: oni malŝaltis unuajn radiosendilojn (en Zielona Góra kaj Żagań) de dissenda televido favore al cifereca televido
- 2014: Bojko Borisov la duan fojon iĝis ĉefministro de Bulgario
- 2015: En Edinburgo (Skotlando) oni inaŭguris monumenton al urso Wojtek, kiu kun polaj soldatoj partoprenis venkan batalon de Monte Cassino dum la dua mondmilito
- 2017: Pollando: Nova Centra Flughaveno ekplanita en Mazovio (distrikto Grodziski)
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 630: Konstanto la 2-a, bizanca imperiestro (m. 668)
- 1509: Bernardino Telesio, itala naturfilozofo, kontraŭulo de aristotelistoj (m. 1588)
- 1598: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo (m. 1664)
- 1687: William Stukeley, angla antikvaĵisto kaj pioniro de arkeologia priserĉado de prahistoriaj monumentoj de Stonehenge kaj Avebury, anglikana pastro (m. 1765)
- 1692: Johann Gottfried Schnabel, germana verkisto, aŭtoro de romano pri socia utopio (m. en 1750-aj jaroj)
- 1720: Irakli la 2-a, kartvela reĝo (m. 1798)
- 1750: Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, germana-dana juristo, poeto kaj verkisto (m. 1819)
- 1785: Friedrich Kalkbrenner, germana pianisto kaj komponisto (m. 1849)
- 1787: Vuk Karadžić, serba pensisto, verkisto kaj sciencisto kontribuinta al kultura antropologio kaj etnografio, tradukisto de Nova Testamento (m.1864)
- 1810: Fritz Reuter, germana verkisto skribanta en platgermana lingvo (m. 1874)
- 1810: Ferenc Erkel, hungara komponisto (m. 1893)
- 1811: Karel Jaromír Erben, ĉeĥa poeto kaj historiisto, kolektisto de slavaj popolaj rakontoj (m. 1870)
- 1823: Antal Zichy, hungara politikisto, fakverkisto (m. 1898)
- 1833: Rafael Pombo, kolombia poeto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1912)
- 1840: Auguste de Villiers de L'Isle-Adam, franca verkisto, naturalisto kaj simbolisto (m. 1889)
- 1848: Csatár Kenézy, hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro (m. 1912)
- 1849: Józef Chełmoński, pola pentristo (m. 1914)
- 1857: Adolf Ónodi, hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro (m. 1919)
- 1857: Helene Bettelheim, aŭstra literatursalonistino kaj verkistino
- 1860: Jób Sebesi, hungara poeto, ĵurnalisto kaj folkloristo (m. 1894)
- 1863: Heinrich Lefler, aŭstra pentristo, grafikisto, scenaranĝisto (m. 1919)
- 1867: Maria Skłodowska-Curie, pola fizikistino kaj kemiistino, dufoja Nobelpremiitino (m. 1934)
- 1869: Delfim Moreira, guberniestro kaj prezidento de Brazilo (m. 1920)
- 1870: Konstantyn Dominik, pola episkopo, fondinto de Esperanto-rondo ĉe la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, partopreninta UK 1912, servisto de Dio (m. 1942)
- 1875: Miĥail Kalinin, sovetia revoluciulo, registarano (m. 1946)
- 1878: Lise Meitner, aŭstra nuklea fizikistino esplorinta radioaktivecon (m. 1968)
- 1879: Lev Trockij, rusia, sovetia politikisto, kunorganizanto de la Oktobra revolucio, murdita (m. 1940)
- 1880: Joe May, aŭstra reĝisoro (m. 1954)
- 1884: Ilona Aczél, hungara aktorino (m. 1940)
- 1888: Nestor Maĥno, ukraina anarkiisto kaj revoluciulo malakceptinta unuiĝi kun bolŝevikoj post Oktobra Revolucio (m. 1934)
- 1888: Chandrasekhara Venkata Raman, barata Nobelpremiita fizikisto malkovrinta, ke lumo trairanta diafanan materion ŝanĝas ondolongon (m. 1970)
- 1896: Miĥas Ĉarot, belorusa sovetia instruisto, poeto, redaktoro, publika aganto kaj verkisto, persekutita (m. 1937)
- 1899: Stanisław Swianiewicz, pola ekonomikisto, juristo, verkisto, postvivanto kaj okulatestanto de la masakro de Katin (m. 1997)
- 1903: Ary Barroso, brazila juristo, sportraportisto kaj unu el la plej popularaj brazilaj komponistoj kaj kantistoj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj (m. 1964)
- 1903: Konrad Lorenz, aŭstra bestosciencisto, ornitologo kaj etologo (m. 1989)
- 1909: Gábor Balás, hungara jurhistoriisto, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto (m. 1995)
- 1910: María Rosa Lida de Malkiel, argentina filologino, spertulino pri La Celestina kaj la Libro pri bona amo, tradukistino de Herodoto (m. 1962)
- 1913: Albert Camus, franca Nobelpremiita verkisto, filozofo kaj eseisto, reprezentanto de ekzistadismo (m. 1960)
- 1917: Lev Kerbel, sovetia skulptisto
- 1918: Billy Graham, usona evangeliisto kaj predikisto (m. 2018)
- 1919: Dezső Jenei, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, vortaristo (m. 2004)
- 1920: Josef Murĵan, israela esperantisto el Pollando, aktivulo de Esperanto-Ligo en Israelo, Esperanto-vortaristo, LKK-ano de UK 2000 (m. 2004)
- 1929: Benny Andersen, dana poeto, komponisto kaj pianisto (m. 2018)
- 1929: Eric Kandel, usona Nobelpremiita neŭrosciencisto malkovrinta, ke serotonino en nervo-finaĵoj necesas por memorigo de informoj
- 1932: Miklós Móritz, rumania hungara inĝeniero pri forno
- 1934: Dávid Albert, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1935: Lubomír Beneš, ĉeĥa reĝisoro kreinta animean serion Pat kaj Mat (m. 1995)
- 1942: Lorenzo Piretto, itala ĉefepiskopo de Izmiro
- 1943: Joni Mitchell, kanada kantaŭtorino
- 1945: Sándor Wilhelm, rumania hungara biologo
- 1952: Modibo Sidibé, ĉefministro de Malio, juristo, diplomato
- 1952: Péter Csaba, rumania hungara, franca violonisto, dirigento
- 1952: David Petraeus, generalo de usona armeo, direktoro de CIA
- 1961: Sergei Aleinikov, belorusa futbalisto, membro de sovetunia nacia teamo de futbalo
- 1961: Arūnas Bubnys, litova historiisto, direktoro ĝenerala de Esplor-Centro pri Genocido kaj Rezistado de Litovi-Loĝantoj
- 1967: David Guetta, franca muzikisto, haŭzo-diskĵokeo
- 1970: Morgan Spurlock, usona reĝisoro de dokumentaj filmoj kaj televida produktoro
- 1973: Hunor Demeter, hungara privojaĝa taglibristo pri Azio
- 1974: Boróka Bartha, hungara aktorino
- 1975: Diana Amft, germana aktorino
- 1976: Réka Fodor, rumania hungara aktorino
- 1981: Tihamér Czika, hungara juristo, politikisto kaj publicisto
- 1990: David de Gea, hispana futbalisto, membro de la hispana nacia teamo de futbalo
- 1996: Lorde, nov-zelanda kantistino kaj kantaŭtorino
Mortoj
- 644: Umar ibn al-Ĥattab, dua kalifo de islamo
- 739: Willibrord, apostolo de la frisoj (n. ĉirkaŭ 658)
- 1497: Filipo la 2-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (n. 1438)
- 1550: Cosmas Alder, svisa komponisto kaj politikisto (n. ĉirkaŭ 1497)
- 1550: Jón Arason, islanda episkopo kaj poeto, evoluiginto de la islanda lingvo, nacia heroo, ekzekutita (n. 1484)
- 1573: Salomon Luria, aŝkenaza rabeno, kabalisto, komentisto de Halaĥo kaj Talmudo (n. 1510)
- 1633: Cornelis Drebbel, nederlanda inventisto, pioniro pri fermitcikla regilo, eterna movilo, mikroskopo, submarŝipo (n. 1572)
- 1642: Imre Lósy, hungara primaso kaj abato, fondinto de lernejo por pastroj kaj monaĥejo (n. 1580)
- 1799: László Pál Esterházy, hungara episkopo kaj paŭlano (n. 1730)
- 1814: Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg, germana episkopo (n. 1754)
- 1823: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto, ekzekutita (n. 1784)
- 1862: Bahadur Ŝah Zafar, mogola imperiestro en Barato (n. 1775)
- 1878: Józef Kowalewski, pola orientalisto, esploristo de mongola lingvo, tibeta budhismo kaj kosmologio, spertulo pri Altajo, transdoninta kolektitajn manuskriptojn al Ŝtata Universitato de Kazano, kie li estis profesoro (n. 1801)
- 1882: Julius Hübner, germana pentristo kaj poeto (n. 1806)
- 1897: Károly Divald, hungara apotekisto, kemiisto, fotisto (n. 1830)
- 1899: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino (n. 1830)
- 1901: W. H. Trompeter, germana minmajstro kaj subtermezuristo, volapukisto, fondinto de Esperanto-grupo en Schalke, adaptinto de zamenhofaĵoj por germanlingvanoj, kuneldonanto kun Ludoviko Zamenhof de "La Esperantisto" kaj subvenciinto de "Lingvo Internacia", mecenato de Esperanto, vojaĝisto (n. ĉirkaŭ 1838)
- 1913: Alfred Russel Wallace, brita esploristo kaj biologo (n. 1823)
- 1928: Árpád Tóth, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1886)
- 1932: József Erőss, hungara historiisto, verkinta porjunularan teatraĵon pri Áron Gábor (n. 1868)
- 1939: Jakab Singer, hungara israelida eklezia verkisto, orientalisto, historiisto pri sefarda tradicio kaj Banato (n. 1867)
- 1944: Hanna Szenes, hungara poetino (n. 1921)
- 1947: Sándor Garbai, hungara politikisto, sindikata gvidanto, prezidanto de la Revolucia Regsoveto dum la Hungara Sovetrespubliko (n. 1879)
- 1954: Janka Olejnik, rumana-hungara pentristino (n. 1887)
- 1961: György Szondy, hungara pedagogo, verkisto (n. 1889)
- 1962: Eleanor Roosevelt, usona socia agantino kaj publicistino, kunfondintino de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, edzino de Franklin D. Roosevelt (n. 1884)
- 1964: Ernst Ludwig Schellenberg, germana verkisto kaj literaturhistoriisto (n. 1883)
- 1968: Béla Hamvas, hungara verkisto, tradukisto, eseisto kaj filozofo (n. 1897)
- 1975: Géza Bárczi, hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, aŭtoro de la ĉefverko "La biografio de la hungara lingvo", rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 1966, dekomenca kunredaktoro de "La monda lingvo-problemo", enestanta en Trezoro (n. 1894)
- 1977: Pieter Korte, nederlanda instruisto kaj pedagogo, gvidanto de kursoj laŭ Cseh-metodo, agento de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, aktivulo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (n. 1894)
- 1980: Wolfgang Weyrauch, germana verkisto, kunfondinto de Gruppe 47 (n. 1904)
- 1980: Steve McQueen, usona aktoro (n. 1930)
- 1981: Will Durant, usona historiisto, filozofo, verkisto, aŭtoro de "Historio de filozofio", kunaŭtoro de "Historio de civilizo" (n. 1885)
- 1985: Piroska Kusztos, rumania hungara muzikfolkloristino (n. 1926)
- 1987: Edwin Götze, germana forstisto, abelbredisto kaj popolkleriganto (n. 1913)
- 1992: Alexander Dubček, slovaka politikisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio, realiganto de la Praga printempo 1968 (n. 1921)
- 2004: Howard Keel, usona aktoro rolinta en muzikaloj (n. 1919)
- 2006: Gennadij Ĵavoronkov, rusa ĵurnalisto kaj publicisto, kunlaboranto de Andrej Saĥarov, unu el la unuaj sovetaj ĵurnalistoj prezentinta veron pri la masakro de Katin (n. 1941)
- 2009: Anselmo Duarte, brazila aktoro, filmreĝisoro kaj scenaristo, pioniro de la nova brazila kinematografio (n. 1920)
- 2009: Chris Harman, usona ĵurnalisto, filozofo (n. 1942)
- 2016: Leonard Cohen, kanada kantaŭtoro, kantisto, poeto (n. 1934)
- 2019: Margarita Salas, hispana bioĥemiistino kaj molekula genetikistino (n. 1938)
- 2023: Frank Borman, usona astronaŭto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 7-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):