Politika geografio estas fako de geografio (duarange ankaŭ de politologio) kiu konsistas en la studo kaj de la spacaj rezultoj de la politikaj procezoj kaj dee la vojoj per kiuj politikaj procezoj estas ili mem influitaj de la trajtoj de la spacaj strukturoj. Konvencie, por la celoj de analizo, politika geografio adoptas tri-skalan strukturon kun la studo de la ŝtato centre, la studo de internaciaj rilatoj (aŭ geopolitiko) super tiu, kaj la studon de partikularaj lokoj (regionoj, urboj ktp) sub tiu. La unuarangaj studobjektoj de la subfako povas estis resumitaj kiel inter-rilatoj inter popoloj, ŝtatoj kaj teritorio.
Studobjektoj
Partikulare, la nuntempa politika geografio ofte konsideras jenon:
Kiel kaj kial estas la ŝtatoj organizataj en mondoregionaj grupigoj, kaj formale (ekz. la Eŭropa Unio) kaj neformale (ekz. la Tria Mondo, Latinameriko ktp.)
La rilatoj inter ŝtatoj kaj ties iamaj kolonioj, kaj kiel tiuj estis disvastigitaj historie, por ekzemplo pere de novkoloniismo