Senvoĉa velara frikativo

Senvoĉa velara frikativo
x
Priskribo de la signo de la IFA Latina minusklo x
IPA-numero 140
Kodoj
HTML, dekume x
Unikodo, deksesume U+0078 
X-SAMPA x
Kirshenbaum x
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

La senvoĉa velara frikativo estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj, interalie en kelkaj gravaj. Ĝia IFA-simbolo estas (ikso); en SAMPA, x.

Priskribo

  • Ĝia artikulacio estas frota.
  • Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la palata velo, ĝi estas vela.
  • Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado

Skribo

  • En Esperanto: ĥ.
  • En la lingvoj germana kaj okcident-slavaj: ch.
  • En la lingvoj rumana, kroata kaj Pinjino: h.
  • En la lingvo greka: la litero ĥi (χ).