La 3-a de oktobro estas la 276-a tago de la jaro (la 277-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 89 tagoj restas.
Je la 3-a de oktobro okazis interalie:
Eventoj
- -52: Pli malpli tiudate sieĝo kaj la batalo de Alesia finiĝis
- -42: Makedonio: Batalo de Filipio komenciĝis
- 1501: Piotrków Trybunalski: Aleksandro iĝis reĝo de Pollando (elektita de parlamento)
- 1430: Bohemio: ĉiuj judoj estis forpelitaj de Cheb
- 1569: Francaj religiaj militoj: venko de katolikoj super hugenotoj en la batalo de Moncotour (apud Poitiers)
- 1574: Okdekjara Milito: nesukcesa sieĝo de Leiden, fare de Hispanio, finiĝis
- 1780: En ĉeesto de imperiestro Jozefo la 2-a oni metis fundamentan ŝtonon de la fortikaĵo Josefov
- 1792: Ĉilio: hispanaj trupoj forlasis Valdivia por subpremi ribelon en Ĉilia Suda Zono
- 1848: En Majenco komenciĝis Germana Katolika Foiro — nuntempe kun esperantaj akcentoj
- 1861: Usona Enlanda Milito: senrezulta batalo de Greenbrier River (Kantono Pocahontas)
- 1884: En Kopenhago bruliĝis antaŭa reĝa kastelo Christiansborg
- 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Messalina
- 1906: Akcepto de internacia alarmsignalo SOS - pli frue oni uzis CQD
- 1909: Itala futbalteamo Bolonjo F.C. fondiĝis
- 1910: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Noëmi; precize unu jaron poste alian - Albert
- Unua Mondmilito
- 1926: Dua Pola Respubliko: Nacia Labor-Partio - Maldekstro fondiĝis, apoganta majan puĉon
- 1929: Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj laŭ konstitucio alinomiĝis Regno Jugoslavio - dividita laŭ 9 partoj
- 1931: Centra banko fondiĝis en Turkio
- 1932: Mezopotamio: brita mandato de la Ligo de Nacioj formale sendependiĝis kiel Reĝlando Irako
- 1932: Unua numero de "The New York Times", skribita laŭ tipara familio Times New Roman, estis eldonita
- 1933: Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski iĝis Honora Civitano de Krakovo (kreinto en la urbo de la Unua Kadra Kompanio)
- 1935: Dua italio-etiopia milito: ordone de Benito Mussolini Itala Reĝlando invadis Etiopian Imperion - venĝo de la faŝisma Italio pro malvenko en 1896
- 1941: Premiero de la usona detektiva krimfilmo La malta falko
- Dua Mondmilito
- 1939: 17-a tago de la soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): apud Annopol pola infanteria regimento bataletis kun taĉmento de la Ruĝa Armeo — lasta tago de la pola-soveta armila konfronto; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Sovetunio postulis, ke Litovio subskribu traktaton pri reciproka helpo, laŭ kiu unuoj de la Ruĝa Armeo estis enkondukitaj en Litovion, kiu ricevis Vilnon; Lavrentij Berija ordonis alvenigi ĉiujn malliberigitajn polajn policanojn kaj ĝendarmojn al internigejo Ostaŝkov, oficirojn al Starobilsk kaj suboficirojn kun soldatoj al Kozelsk kaj Putivl;
- 33-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Pola Fronto: apud Kock pola kontraŭatako, gvidata de generalo Franciszek Kleeberg, kaŭzis perdojn al germana 13-a Divizio de Motorigita Infanterio; Pollandon komencis forlasi plimulto de germanaj armeoj; en Poznań Hans Frank deklaris, ke Pollando devus esti traktata kiel kolonio kaj poloj estos sklavoj de Granda Tria Regno; al fortresa malliberejo de Poznań alvenis unuaj malliberuloj; Aranĝo T4: unuo de SS pafmortigis 115 mense malsanajn pacientojn de malsanulejo en Kocborowo (kvartalo de Starogard Gdański); en Varsovio aperis unua konspira revuo "Monitor Informacyjny", eldonata de la Asocio de Sendependecaj Ribelantoj; Berlino: en cirkulero al diplomatiejoj de Tria Regno legeblis: Establita nun ekster Pollando nova pola "registaro" posedas nek faktan, nek juran signifon. Tiu ĉi registaro por ni ne ekzistas; Stranga milito: brita ekspedicia korpuso ĝis la 12-a de oktobro okupis lokojn apud Lillo
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj amase deportis polan loĝantaron de la distrikto Żywiecki; rekonstruo de brita registaro; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Sovetunio postulis, ke Litovio subskribu traktaton pri reciproka helpo, laŭ kiu unuoj de Ruĝa Armeo estis enkondukitaj en Litovion, kiu ricevis Vilnon; Lavrentij Berija ordonis alvenigi ĉiujn malliberigitajn polajn policanojn kaj ĝendarmojn al internigejo Ostaŝkov, oficirojn al Starobilsk kaj suboficirojn kun soldatoj al Kozelsk kaj Putivl
- 1941: Germana polico pafmortigis 141 sovetajn militkaptitojn de internigejo Bogusze (proksime al Bjalistoko); Orienta Fronto: Wehrmacht konkeris urbon Orjol — en Berlino Adolf Hitler dum alparolo pri la ofensivo Orienten konstatis la malamiko estis frakasita kaj jam neniam leviĝos; Nord-Afrika kampanjo: en Tobruk pola infanterio anstataŭigis la aŭstralian; Orienta Fronto: sur centra direkto germana 3-a Kirasita Divizio de la 2-a Kirasita Grupo konkeris Orjolon
- 1942: Taĉmento de SS pafmortigis en Pikule 51 personojn, bruligis 13 domojn kun ĉiuj mastrumejoj, kaj polico mortigis en Kalenne ĉirkaŭ 50 personojn bruligante 23 domojn kaj en Gwizdów (ambaŭ proksime al Janów Lubelski) ĉiujn domojn murdante 12 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo "Wachlarz" (Ventumilo) eksplodigis trajnon apud Jewje; en Peenemünde oni sukcese lanĉis raketon V-2 - unua tera fizika objekto, kiu transpaŝis konvencian limon de la kosmo
- 1943: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Bjalistoko en stacidomo Mońki helpe de fervojistoj kaj trafikdeĵoranto kaŭzis fervojan katastrofon direktante trajnon al al fervoja linio okupita de evakua trajno - 3 lokomotivoj kaj 9 vagonoj detruiĝis, la trafikpaŭzo daŭris 24 horojn, estis mortigitoj kaj vunditoj; Itala Fronto: usona 5-a Armeo okupis Benevento; Balkana Fronto: germana paraŝutalteriga unuo grundiĝis sur Kos en Dodekanesoj - 1388 britoj kaj 3145 italoj malliberiĝis; nokte de la 3-a/4-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Kassel
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): en sidejo de Erich von dem Bach-Zelewski je la 2.00 nokte estis subskribita honora kapitulaco de la ribelo: "Pakto pri ĉeso de armita agado", je la 5.00 ekvalidis armistico, tamen kondiĉoj pri civiluloj estis rompitaj de germanoj, kiuj malliberigis ilin en trapasa koncentrejo Pruszków, de kie estas amase forveturigataj al koncentrejoj kaj trudlaboro; la 15-a regimento de Pola Enlanda Armeo iras germanan malliberon laŭ kondiĉoj de militkaptiteco - entute 375 oficiroj, 1227 soldatoj kaj 221 kurierinoj aŭ flegistinoj; post malliberigo de Tadeusz Komorowski, kiu subskribis la pakton pri armistico, Leopold Okulicki iĝis Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo; la lasta numero de "Biuletyn Informacyjny" aperis; en flugfolio Al Pola Nacio de Landa Konsilio de Ministroj kaj Konsilio de Nacia Unueco ni legas: Efikan helpon ni ne ricevis (...) Oni traktis nin pli malbone ol aliancanojn de Hitler: Italion, Rumanion, Finnlandon (...) La aŭgusta varsovia ribelo pro manko de efika helpo falas sammomente, kiam nia armeo helpas liberiĝi al Francio, Belgio kaj Nederlando; en Londono pola ministro pri nacia defendo generalo Marian Kukiel subskribis ordonon pri dusemajna funebro en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post falo de la ribelo; Okcidenta Fronto: en Nederlando pola 1-a Kirasita Divizio liberigis Baarle-Nassau; trupoj de la 8-a Leningrada Fronto purigis de malamiko insulon Hiiumaa; Pacifika Fronto: japana submarŝipo I-177 estis sinkigita de usona destrojero - la tuta 101-persona skipo pereis
- 1947: En Landsberg am Lech oni pendumis 10 germanajn-naziajn krimulojn de koncentrejo Flossenbürg apud Weiden
- 1950: Getúlio Vargas gajnis prezidentan balotadon en Brazilo
- 1952: Unuiĝinta Reĝlando faris unuan nuklean teston
- 1952: En Los-Anĝeleso oni registris unuan video-filmon sur magneta bendo
- 1957: Pola Popola Respubliko: en Varsovio komenciĝis kelktagaj manifestacioj pro fermo - fare de komunistaj regopovoj - de la semajnrevuo "Po prostu" (Simple)
- 1958: Premiero de Cindro kaj diamanto en reĝisorado de Andrzej Wajda
- 1962: En Niĝerio falis 18 kilograma meteorŝtono marsodevena
- 1969: Televida turo de Berlino ekfunkciis
- 1973: Willi Stoph iĝis ŝtatkonsiliestro de GDR
- 1973: En Kievo oni inaŭguris monumenton al ukraina poetino Lesja Ukrajinka
- 1978: Funebraj ceremonioj de papo Johano Paŭlo la 1-a
- 1980: Solidareco: proteste de malfruigado de la aŭgustaj interkonsentoj en la tuta Pollando okazis unuhora averta striko
- 1981: En malliberejo Maze apud Belfasto membroj de Irlanda Respublikana Armeo finis 7-monatan fastostrikon (10 personoj mortis)
- 1985: NASA: unua misio de Kosmopramo Atlantis
- 1990: Germania reunuiĝo: ambaŭ germanaj ŝtatoj GDR kaj FRG reunuiĝis - depost tio estas festata tago de la germana unueco
- 1991: Nadine Gordimer iĝis unua sudafrikanino, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo
- 1992: Michelle Obama kaj Barack Obama nuptiĝis
- 1993: Rusio: pro kunpuŝiĝoj inter subtenantoj de parlamento kaj armeaj trupoj prezidanto Boris Jelcin enkondukis krizostaton
- 1996: Rusio kaj la neagnoskita Iĉkerio subskribis pacdeklaron, kion faris rusia ĉefministro Viktor Ĉernomirdin kaj prezidento Zelimĥan Jandarbijev
- 2002: Berlino: post 22 monata renovigado oni malfermis Brandenburgan pordegon
- 2003: Esoterismo: premiero de dokumenta filmo Fenomeno de Bruno Gröning
- 2005: Moskvo: restaĵoj de Anton Denikin kaj filozofo Ivan Iljin estis entombigitaj en templo de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 2008: 9 personoj (inkluzive de 7 rusiaj soldatoj) pereis rezulte de eksplodo de bombaŭto apud rusia militbazo en Cĥinval, ĉefurbo de Sud-Osetio
- 2010: Brazilo: prezidentan balotadon gajnis Dilma Rousseff
- 2010: Germanio finis pagi reparaciojn pro la unua mondmilito
- 2011: Helle Thorning-Schmidt kiel unua virino iĝis ĉefministrino de Danio
- 2013: Gambio forlasis Komunumon de Nacioj
- 2013: Rezulte de incendio sur boato kun afrikaj elmigrintoj apud itala insulo Lampedusa 300-400 personoj pereis
- 2014: Stefan Löfven iĝis ĉefministro de Svedio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 222-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusoj mortigis en Ukrainio 6 civilulojn, 11 estis vuditaj; Liman komplete transiris sur kontrolon de ukraina armeo, same kiel 2 setlejoj en Ĥersona provinco; guberniestro de Zaporiĵo informis, ke rusiaj armitaj fortoj uzis pli ol 10 raketojn S-300 kontraŭ la urbo kaj 2 vilaĝoj, damaĝita parto de infrastrukturo; en liberigita vilaĝo en Ĥarkiva provinco oni en kelo malkovris laŭvican rusan torturejon; post komenco de deviga mobilizo ĉ. 10 mil ukrainaj civitanoj forlasis Krimeon; rusia armeo detruis medicinejon en Ĥarkiva provinco mortigante kuraciston kaj vundante flegistinon; ukraina Akuzistejo kondamnis al 12 jaroj de mallibero loĝanton de Luganska provinco, kiu informis rusojn pri ukraina armeo; en Ĥersona provinco ukraina aerdefendo paffaligis rusan sturman aviadilon Su-25
- Mondreago: En Turkio, kien alvenis Olena Zelenska, 5 defendantoj de Mariupolo estis distingitaj per titolo Heroo de Ukrainio - defendantoj de Azovstal renkontiĝis kun siaj familioj; Nexta: ĵurnalistino Marina Ovsjannikova ektroviĝis sur rusia listo de serĉataj personoj; Itala Financa Gvardio frostigis vilaojn de rusa oligarĥo en Portofino kaj Romo, kaj kapitalon en kompanio de energetika sektoro kun valoro de 57 mln da eŭro; Meduza: en Ŝtata Dumao voĉdonis por anekso de ukrainaj teritorioj pli da parlamentanoj, ol estis en la debatejo; Joachim Gauck: Anksieco kaj timo estas homaj, sed kuraĝo ankaŭ estas homa afero; Annalena Baerbock: Putin komprenigas nin, "ke lia imperia manio ne limiĝas al Ukrainio"; ĉeĥoj kolektis monon por modernigo de soveta tanko T-72, transdonota al Ukrainio kadre de kampanjo "Donaco al Putin", nun kolektas monon por municio kaj aliaj donacoj; Litovio decidis forigi ambasadoron de Rusio; pola registarklariganto pri sekureco: En rusa propagando aperas historia reviziismo, kiu celas nigrigi Pollandon
Naskiĝoj
- -85: Kajo Kasio Longino, romia senatano, unu el murdistoj de Julio Cezaro (m. -42)
- 1292: Eleanora de Clare, edzino de Hugo Despenser (la pli juna) (m. 1337)
- 1390: Humphrey, duko de Gloucester, angla duko (m. 1447)
- 1458: Sankta Kazimiro, katolika sanktulo el dinastio Jogajlidoj, patrono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (m. 1484)
- 1554: Fulke Greville (1-a Barono Brooke), angla poeto kaj politikisto (m. 1628)
- 1720: Johann Peter Uz, germana juĝisto, poeto, kuntradukinto de Anakreono (m. 1796)
- 1722: Johann Heinrich Tischbein la Maljuna, germana pentristo (m. 1789)
- 1762: Anton Bernolák, slovaka lingvisto kaj katolika pastro, prilaboris skrib-regulojn kaj gramatikon de la slovaka lingvo (m. 1813)
- 1771: Karl Ludwig Oels, germana aktoro (m. 1833)
- 1774: Ignaz Lindl, germana teologo (m. 1845)
- 1784: Johann Karl Ehrenfried Kegel, germana agronomo kaj vojaĝisto (m. 1863)
- 1787: Pál Apostol, hungara luterana episkopo (m. 1860)
- 1800: George Bancroft, usona historiisto kaj ŝtatisto (m. 1891)
- 1804: Allan Kardec, franca edukisto, sciencisto, poligloto, kodiganto de spiritismo (m. 1869)
- 1813: Moritz Wagner, germana esploristo de Nordafriko kaj Proksima Oriento, kolektanto (m. 1887)
- 1834: Vilém Blodek, ĉeĥa komponisto kaj flutisto (m. 1874)
- 1837: Nicolás Avellaneda, argentina ĵurnalisto, advokato kaj politikisto, prezidento de Argentino (m. 1885)
- 1838: Otto Devrient, germana aktoro kaj dramisto (m. 1894)
- 1839: Alexander Winckler, germana entreprenisto kaj politikisto (m. 1917)
- 1850: Franciszek Rychnowski, pola inĝeniero, fizikisto kaj inventinto de forno por centra hejtado (m. 1929)
- 1855: Louis de Beaufront, hejma instruisto, pioniro de Esperanto, varbanto por Adresaro de la Esperantistoj kaj fondita de si Esperanto-asocio SPPE kaj ties revuo "L' Esperantiste", kiuj iĝis bazo de la eŭropa Esperanto-movado, reprezentanto de Zamenhof en la eldonejo Hachette, aŭtoro de plena gramatiko, Esperanto-vortaristo kaj artikolisto, poste ĉefa gvidanto de Ido-movado (m. 1935)
- 1873: János Csiky, hungara komponisto kaj muziksciencisto (m. 1917)
- 1882: Karol Szymanowski, pola komponisto, pianisto, pedagogo, muzika kritikisto (m. 1937)
- 1886: Alain-Fournier, franca verkisto (m. 1914)
- 1888: Béla Kiss, rumania hungara franciskana pastro, poeto, kunlaboranto de "Dimanĉo" (m. 1979)
- 1889: Carl von Ossietzky, germana Nobelpremiita pacismulo, viktimo de nacisocialista koncentrejo (m. 1938)
- 1895: Gerrit Paulus de Bruin, nederlanda kontoristo, aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado, kontribuinto al Laborista Esperanto-movado, Enciklopedio de Esperanto kaj La Esperanta Literaturo (demandaro) (m. nekonata)
- 1895: Sergej Jesenin, rusia, soveta poeto (m. 1925)
- 1896: Gerardo Diego, hispana poeto, historiisto pri literaturo, muzikisto, reprezentanto de kreismo (m. 1987)
- 1897: Louis Aragon, franca verkisto kaj historiisto, kunkreinto de superrealismo (m. 1982)
- 1890: Gabriella Lázár, hungara dancistino (m. 1954)
- 1894: Ferenc Scheffler, rumania hungara romkatolika teologo, redaktoro (m. 1956)
- 1902: Ella Salamon, rumania hungara redaktorino, lernolibroverkistino (m. 1999)
- 1902: Costa e Silva, prezidento de Brazilo, diktatoro (m. 1969)
- 1903: Ferenc Delly, rumania hungara aktoro, reĝisoro (m. 1960)
- 1903: Gábor Ditrói, hungara kuracisto, oftalmologo, profesoro (m. 1950)
- 1907: Fidél P. Benedek, rumanihungara franciskano, historiisto (m. 1979)
- 1910: Andrzej Waksmundzki, pola fizika kemiisto, spertulo pri optika fibro, esploristo de limfacoj (m. 1998)
- 1914: Jan Nowak-Jeziorański, pola politologo, ĵurnalisto, kuriero, soldato de Pola Enlanda Armeo, direktoro de Radio Libera Eŭropo (m. 2005)
- 1916: James Herriot, angla bestokuracisto kaj verkisto (m. 1995)
- 1919: Eduardas Mieželaitis, litova verkisto, poeto, publicisto (m. 1997)
- 1919: Jean Lefebvre, franca aktoro (m. 2004)
- 1919: James M. Buchanan, usona Nobelpremiita ekonomikisto, parolanto de Interlingvao (m. 2013)
- 1923: Ferenc Baranyai, hungara pentristo, artrestarigisto (m. 2013)
- 1925: Gore Vidal, usona verkisto, aktoro kaj politikisto (m. 2012)
- 1928: Kåre Willoch, ĉefministro de Norvegio (m. 2021)
- 1937: Boldizsár Csíky, hungara komponisto
- 1937: Petro Anselmo, belga instruisto, esperantisto kaj tradukisto, ano de Analiza Skolo
- 1938: Mária Újvári, rumania hungara bibliografino, redaktorino
- 1944: Károly Katona, rumania hungara aktoro (m. 2014)
- 1950: Béla Szabó, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2005)
- 1954: Stevie Ray Vaughan, usona blusroka gitaristo (m. 1990)
- 1955: Gotoo Hitosi, japana profesoro pri lingvistiko, membro de la Akademio de Esperanto, rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 2007 kaj UK 2012, Esperanto-vortaristo, kunredaktoro de "Esperantologio / Esperanto Studies" kaj En la mondon venis nova lingvo
- 1961: Sándor Beke, rumania hungara poeto, redaktoro
- 1965: János Zsigmond Kristófi, rumania hungara orgenisto, ĥorestro, universitata instruisto
- 1969: Gwen Stefani, usona kantistino
- 1973: Neve Campbell, kanada aktorino
- 1981: Bálint Miklós, rumania hungara artglitkuristo
- 1981: Zlatan Ibrahimović, sveda futbalisto
- 1983: Frederico Chaves Guedes, brazila futbalisto
- 1987: László Puskás, rumania hungara aktoro
Mortoj
- 42 a.K.: Kajo Kasio Longino, generalo de Romia Imperio (n. antaŭ -85)
- 818: Irmingard, la unua imperiestrino de Karolida Imperio (n. ĉirkaŭ 780)
- 1226: Francisko el Asizo, itala diakono, katolika stigmatita sanktulo, mistikulo (n. 1181)
- 1369: Margareta, grafino de Tirolo (n. 1318)
- 1431: Heinrich von Geismar, germana teologo kaj profesoro (n. nekonata)
- 1559: Herkulo la 2-a (Este), duko de Ferrara, Modeno kaj Reggio nell'Emilia (n. 1508)
- 1568: Elizabeto de Valois, franca nobelino, edzino de Filipo la 2-a (Hispanio) (n. 1546)
- 1611: Margareto de Aŭstrio, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (n. 1584)
- 1629: Giorgi Saakadze, kartvela militisto, guberniestro de Tbilisi, nacia heroo, murdita (n. 1580)
- 1649: Johano Diodato, svisa teologo kalvina, profesoro de la Universitato de Ĝenevo, aŭtoro de la unua traduko de la Biblio al la itala lingvo (n. 1576)
- 1653: Marcus Zuerius van Boxhorn, nederlanda lingvisto rimarkinta kiel la unua similecon inter hindeŭropa lingvaro (n. 1612)
- 1659: Teramo Castelli, itala monaĥo kaj misiisto (n. 1597)
- 1733: Joseph Schaitberger, aŭstra ministo kaj predikisto (n. 1658)
- 1793: Fletcher Christian, maristo de Manksinsulo, oficiro de la ŝipo Bounty (n. 1764)
- 1853: George Onslow, franca komponisto, membro de la Akademio de Belartoj de Francio (n. 1784)
- 1884: Hans Makart, aŭstra pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1840)
- 1890: Joseph Hergenröther, germana kardinalo kaj historiisto pri orienta skismo (n. 1824)
- 1891: Édouard Lucas, franca matematikisto, inventinto de la enigmo pri turoj de Hanojo (n. 1842)
- 1894: Wilhelm Johann Albert von Tettau, germana juristo kaj historiisto (n. 1804)
- 1896: William Morris, angla pentristo, desegnisto, arkitekto, verkisto, poeto (n. 1834)
- 1905: José-María de Heredia, franca poeto kaj tradukisto, reprezentanto de parnasismo (n. 1842)
- 1924: Alois Walde, aŭstra filologo (n. 1869)
- 1926: François Drudin, franca borsisto, fondinto kaj prezidanto de Federacio Esperantista Rodana (n. 1866)
- 1929: Gustav Stresemann, kanceliero de la Vajmara Respubliko, Nobelpremiita (n. 1878)
- 1930: Georg Kugel, germana skulptisto kaj pedagogo (n. 1848)
- 1931: Carl August Nielsen, dana komponisto kaj violonisto (n. 1865)
- 1932: Max Wolf, germana astronomo (n. 1863)
- 1934: Gustav Plaehn, germana klasika filologo kaj lernejestro (n. 1859)
- 1938: Olivia Shakespear, brita romanistino kaj dramistino (n. 1863)
- 1938: Antonín Klášterský, ĉeĥa juristo, poeto, vojaĝanto (n. 1866)
- 1938: Vladimir Varankin, soveta komunista organizanto kaj bibliotekisto, direktoro de la Fremdlingva Kolegio, redaktoro de gazeto "Ruĝa Esperantisto", estrarano de la Sovetrespublikara Esperantista Unio, aŭtoro de la libro Teorio de Esperanto kaj de la romano Metropoliteno, ekzekutita kaj rehabilitita (n. 1902)
- 1944: Władysław Kotwicz, pola lingvisto kaj orientalisto specialiĝanta ĉefe pri mongola lingvaro surfone de la altaja lingvaro, profesoro de Lvova Universitato, verkinto de litova gramatiko (n. 1872)
- 1957: Lőrinc Szabó, hungara poeto, membro de Nyugat-generacio (n. 1900)
- 1966: Rolf Maximilian Sievert, sveda medicina fizikisto kaj inventisto (n. 1896)
- 1967: Woody Guthrie, usona popola muzikisto (n. 1912)
- 1975: Guy Mollet, franca socialista politikisto, ĉefministro de Francio (n. 1905)
- 1976: Émile Benveniste, franca lingvisto, rekonstruanto de hindeŭropa pralingvo (n. 1902)
- 1981: Tadeusz Kotarbiński, pola analitika filozofo, etikisto, logikisto, kreinto de reismo kaj kunkreinto de prakseologio, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo, prezidanto de Pola Scienca Akademio (n. 1886)
- 1987: Jean Anouilh, franca dramisto kaj teatra reĝisoro (n. 1910)
- 1994: Heinz Rühmann, germana aktoro kaj reĝisoro (n. 1902)
- 1999: Mátyás Bajkó, hungara edukhistoriisto, profesoro (n. 1925)
- 2000: Wojciech Jerzy Has, pola reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1925)
- 2004: Janet Leigh, usona aktorino (n. 1927)
- 2006: Alberto Ramento, filipina episkopo, murdita (n. 1936)
- 2009: Vladimir Beekman, estona verkisto kaj tradukisto (n. 1926)
- 2017: Ĝalal Talabani, iraka politikisto, fondinto de Patriota Unuiĝo de Kurdistano, prezidento de Irako (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 3-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):