Japanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ja.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | japana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 27-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 413 321 |
Profundeco | 90.5 |
Paĝoj | 4 155 212 |
Redaktoj | 99 952 115 |
Uzantoj | 2 192 229 |
Aktivaj uzantoj | 13 320 |
Administrantoj | 40 |
Dosieroj | 4 496 |
Japanlingva Vikipedio (japane ウィキペディア日本語版 ) estas la Vikipedio en la japana lingvo.
La 25-an de junio 2008 ĝi enhavis pli ol 500 000 artikolojn, kaj estis do la kvina plej granda Vikipedio post la anglalingva, la germanlingva, la franclingva kaj la pollingva. Ĝi estas la plej granda ne-eŭroplingva vikipedio.
Supozeble la japanlingva Vikipedio estis fondita en majo de 2001. La unua artikolo estis titolita "Nihongo No Funimekusu" skribita en latina alfabeto, kiu klarigis pri japanlingvaj fonetiko kaj skribo.
|