Makedonlingva Vikipedio

Makedonlingva Vikipedio
Retadreso mk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo makedona
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de aprilo 2024
Artikolnombro 143 632
Profundeco 78
Paĝoj 561 039
Redaktoj 5 184 598
Uzantoj 116 079
Aktivaj uzantoj 223
Administrantoj 12
Dosieroj 9 187
vdr

La makedonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la makedona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Македонска Википедија. La projekto fondiĝis en septembro 2003. La 29-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 143 632 artikolojn.

Ĉi tiu eldono komenciĝis en septembro 2003 kaj komence de oktobro 2021 havis pli ol 104 900 artikolojn, 224 aktivajn uzantojn, 15 administrantojn kaj kvar burokratojn. Ĝi superis la 10.000 artikolan markon en 2007. La makedona Vikipedio prezentiĝis en iuj makedonaj ĵurnaloj, kiel Nova Makedonija (angle: Nova Makedonio) dum la projekto mem aperis en kelkaj enlandaj novaĵagentejoj. Ĝi preterpasis la 100.000 artikolan markon la 1-an de majo 2019, iĝante la 62-a Vikipedio superanta la markon de 100.000 artikoloj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj