Portugallingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pt.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | portugala |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 28-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 123 374 |
Profundeco | 196.3 |
Paĝoj | 5 686 531 |
Redaktoj | 67 666 720 |
Uzantoj | 3 064 833 |
Aktivaj uzantoj | 8 439 |
Administrantoj | 51 |
Dosieroj | 61 962 |
La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português" aŭ "Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.
Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.
La 28-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 123 374 artikolojn.
|